Vorto: stari

  1. (netransitiva) Resti senmove kaj vertikale sur la piedoj.

    • sur la bordo de la maro staris amaso da homoj

    • li staris tutan horon apud la fenestro

    • stari garde ĉe la pordego

    • la gefianĉoj staris apud la altaro

    • sur la korto staras koko

    • li staris sur sia sola kruro tiel same firme, kiel la aliaj sur siaj du kruroj

    • li staris kiel arbo en la centro de la danctrinkejo

    • li devos kuri ― sed li restis staranta, kie li staris kaj ne sukcesis decidi

  2. (netransitiva) Daŭre resti, vertikale altiĝante.

    • antaŭ la domo staras arbo

    • la tablo staras malrekte kaj kredeble baldaŭ renversiĝos

    • apud blua lago staris marmora kastelo

    • la horizonton superstaras la siluetoj de la piramidoj

  3. (netransitiva) Fortike senŝanĝe resti.

    • per justeco staras fortike la trono

    • nun nia afero staras forte

    • stari forte kontraŭ ĉiuj forlogoj

  4. (netransitiva) Resti senmove, senire, senflue; stagni.

    • fluanta akvo estas pli pura ol akvo staranta senmove

    • ŝi atingis la vojeton, sur kiu staris akvo kaj formiĝis kotkavo

    • la ŝipo ankoraŭ staras ie en la golfo

  5. (netransitiva) Resti senage, senprogrese.

    • ili staras nun sur tiu sama punkto, sur kiu ili staris antaŭ dek kvar jaroj

    • ne mortos jam nia bravega anaro, ĝin jam ne timigas la vento nek staro

  6. (netransitiva) Daŭre resti, esti en daŭra stato, esti.

    • sur la tablo staras diversaj sukeraĵoj

    • sur la kameno staras fera kaldrono

    • sur la ĉielo staras la bela suno

    • la ĉielo staras kiel vitra kloŝo super la maro

    • antaŭ ni staris granda serio da pafilegoj

    • ni staras unu apud la alia ne kiel fremduloj, sed kiel fratoj

    • tiam larmoj staras en miaj okuloj

    • vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo

    • vidi, kiel la afero staras

    • aspektis tiel, kvazaŭ la tuta mondo staras en flamoj, tiel forte fulmas

    • tiel staras nun la demando

    • la vortoj staras tie ĉi en akuzativo ĉar ni volis esprimi direkton

    • en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon «n» tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne

En aliaj lingvoj

    • La angla: stand
    • La belorusa: стаяць
    • La ĉeĥa: nalézat se, stát
    • La franca: être debout
    • La germana: stehen
    • La hispana: estar de pie
    • La hungara: áll
    • La indonezia: [diri] berdiri
    • La nederlanda: staan
    • La portugala: estar de pé
    • La rusa: стоять
    • La slovaka: nachádzať sa, stáť
    • La sveda: stå