Vorto: staplo

  1. Amaso da objektoj (precipe konstrumaterialoj, hejtligno kaj tiel plu), metitaj unuj sur aliajn kaj aranĝitaj en vicon.

    • staplo da traboj, tabuloj, brikoj, libroj

    • iom rekolektinte la spiron, li kuŝigis unu el la lignopecoj surbraken por meti ĝin sur la staplon

    • procesoroj liveritaj sur kartetoj, sur kiuj estas la staplomemoro

En aliaj lingvoj

    • La angla: pile, stack
    • La belorusa: стос, пачак
    • La ĉeĥa: sklad zboží, skladiště, srovnaná hromada
    • La franca: empilement, pile (empilement)
    • La germana: Stapel
    • La hispana: montón, depósito, pila
    • La hungara: rakás, halom
    • La kataluna: pila, munt
    • La nederlanda: stapel
    • La rusa: стопа, стопка, штабель, пачка
    • La slovaka: sklad pre stohový tovar (čakajúci na predaj alebo návrat)