Vorto: stameno

  1. Maskla organo de la floro, ordinare konsistanta el fadeno portanta anteron kun la polenujoj.

    • blankaj stelformaj lilioj kun sangruĝaj stamenoj

    • blankaj diafanaj lilioj, kies flavaj stamenoj formis malgrandan oran harpon

    • ĉiu floro en la ĝardeno de la paradizo estas plej dolĉa kuko kaj ĝiaj stamenoj estas plej delikata vino

    • kloŝfloroj kun longaj, kvastsimilaj stamenoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: stamen
    • La belorusa: тычынка
    • La ĉeĥa: tyčinka
    • La franca: étamine
    • La germana: Staubblatt
    • La hungara: porzó
    • La kataluna: estam
    • La nederlanda: meeldraad
    • La persa: پرچم (گیاه‌شناسی)
    • La rusa: тычинка
    • La slovaka: tyčinka
    • La sveda: ståndare