Vorto: stako

  1. Amaso da grenpajlo aŭ da kunrastita fojno aŭ da grengarboj kaj tiel plu.

    • fojnostako

    • grenstako

    • pajlostako

  2. Aro da samformaj objektoj, metitaj unuj sur la aliajn, staplo, kolono.

    • stako da libroj, stako da teleroj

  3. Inversvica memoro, datumstrukturo ebliganta aldoni aŭ depreni anojn, kondiĉe ke la ordo de deprenoj estas inversa al tiu de la aldonoj (t.e. el ĉiuj elementoj ĉiam atingeblas nur la plej ĵuse aldonita el la ankoraŭ ne deprenitaj).

    • surstakigi datumon

    • elstakigi datumon

En aliaj lingvoj

    • La angla: stack
    • La belorusa: стог, скірда
    • La ĉeĥa: zásobník, zásobníková paměť
    • La franca: meule (foin, etc.)
    • La germana: Haufen
    • La hungara: kazal
    • La nederlanda: hooiopper
    • La pola: stóg, sterta
    • La rusa: стог, скирда
    • La slovaka: hranica, kopa, stoh
    • La belorusa: кіпа, стопка
    • La franca: pile (assiettes, livres, etc.)
    • La germana: Stapel
    • La hungara: halom
    • La nederlanda: stapel
    • La pola: stos, sterta
    • La rusa: кипа, стопка
    • La franca: pile (structure de données)
    • La hungara: verem (adaté)
    • La nederlanda: stapelgeheugen
    • La pola: stos
    • La rusa: стек, магазин