Vorto: stafeto

  1. Teama sporta konkuro (kura, naĝa, skia kaj tiel plu), en kiu la teamanoj unu post alia trapasas la etapojn, transdonate la vicon per enmanigo de bastoneto aŭ per simpla ektuŝo.

    • ebenkura stafeto 4 po 400

    • en 1983 Carl gajnis sian unuan Malpezatletiko-MĈ-titolon en 100-metra kuro, longosalto kaj 4x100-metra stafeto

    • Joan-Ferriol transprenis la grafikan aranĝon en 2005 de Hugo Fontyn, kaj nun estas lia vico por pludoni la stafeton

  2. Unuopa teamo partoprenanta en tia konkuro.

  3. Kuriera transporto laŭ etapoj, post kiuj ĉevaloj kaj/aŭ kurieroj estas ŝanĝitaj por pli rapide atingi la celon.

    • la tre bongustan fiŝon Koran, vivantan nur en tiu lago en la antikveco Dar, reĝo de Persio, volis manĝi ĉiutage kaj ĉevalrajdistoj stafete liveradis ĝin al li en malpli ol 24 horoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: relay race
    • La belorusa: эстафэта
    • La ĉeĥa: kurýr (dř. zpravidla na koni), člen štafetového družstva, štafeta
    • La franca: relais, course de relais
    • La germana: Stafette
    • La hungara: váltó, staféta
    • La itala: staffetta
    • La kataluna: cursa de relleus
    • La nederlanda: estafette
    • La pola: sztafeta
    • La rusa: эстафета
    • La slovaka: kuriér, člen štafety, štafeta
    • La angla: courier, dispatch rider, messenger
    • La belorusa: ганец, кур'ер, пасыльны
    • La franca: estafette
    • La germana: Estafette,
    • La hungara: lovas futár
    • La kataluna: estafeter
    • La nederlanda: koerier
    • La pola: kurier, goniec
    • La rusa: гонец, курьер