Vorto: stacio
-
Haltejo kun iaj aranĝaĵoj teĥnikaj aŭ komfortigaj.
en la antikveco la gubernio servis kiel grava transŝarĝa stacio ĉe la sud-okcidenta Silka Vojo
oni gloris la stacion, kiam Rusio pafis la unuan ISS-modulon Sarja kiel komponanton de la estonta laboratorio
a. Loko, kie haltas publikaj trafikaj veturiloj, vagonoj, ŝipoj, por preni aŭ lasi la pasaĝerojn kaj varojn.
trafi tramon ĉe l' stacio
aŭtobusa stacio
stacidomo
b. Teĥnika establejo por generado, konservo aŭ plusendo de energio.
li atentigis pri troa centrado de la elektra energio de Brazilo en malmultaj stacioj
c. Elsendejo.
ekkriis la konduktoro, elirante el la telegrafa stacio, portante paperon en la mano
radioparolis stacio Semarang
pluraj stacioj, kiuj dissendas samhore per la sama frekvenco
televida stacio
ĉ. Haltejo en kalvaria vojo.
ŝi staris ĉe la komenco de sia Kalvaria vojo, ŝi pasis ankoraŭ ne pli ol du ĝiajn staciojn
-
(figure) Provizora haltejo en agado, en progresado.
oni povis vidi en li homon, por kiu la magazeno de la juvelisto estis nur stacio sur la vojo al lokoj pli altaj kaj pli profitaj
En aliaj lingvoj
- La angla: station
- La belorusa: станцыя
- La ĉeĥa: stanice
- La franca: étape (fig.), station
- La germana: Station, Haltestelle
- La hebrea: תחנה
- La hispana: estación
- La hungara: állomás
- La pola: stacja
- La portugala: estação
- La slovaka: stanica
- a. La belorusa: станцыя, прыпынак, прыстань
- La nederlanda: station
- La pola: stacja
- La rumana: staţie
- La rusa: станция, остановка, пристань, стоянка
- b. La nederlanda: station
- La rusa: станция
- La nederlanda: statie
- La pola: stacja
- La rusa: остановка