Vorto: sprita
-
Montranta spiritan viglon, kiu rapide trovas kaj originale esprimas neatenditan rilaton inter malsamaj aferoj.
ŝi estis sprita, edukita kaj aminda; mi estis duone malsobrigita de amo, ĉampano kaj dancmuziko
sprita vorto tentas, nenion atentas
pro sprita vorto li eĉ propran patron ne indulgus
li meritus esti direktoro de malriĉulejo! ĉu tio ne estis sprita diro?
ĉarmaj kantoj de la bona humoro kaj spriteco
ili estas ordinare homoj tre agrablaj, viglaj, spritaj, gajaj, komplezemaj, en societoj ili estas tre dezirataj, en kolegaj rondetoj ili estas admirataj
-
Montranta spiritan viglon, kiu elpensas kaj kombinas novajn neatenditajn lertajn kaj taŭgajn aranĝojn.
la ĥinoj elpensis spritan rimedon por konservado de vivaj fiŝoj
li saĝe rigardis la mondon kaj baldaŭ montris siajn spritecon kaj lertecon: li estis kreaĵo, kiu sukcesis en ĉiuj entreprenoj
En aliaj lingvoj
- La angla: witty, bright, clever, be sprightly
- La ĉeĥa: bystrý, duchaplný, důvtipný, vtipný
- La franca: astucieux, fin (spirituel), spirituel (ayant de l'esprit)
- La germana: ,
- La hispana: ingenioso, brillante, inteligente, vivaz
- La hungara: szellemes, szellemdús, sziporkázó
- La nederlanda: geestig
- La rusa: остроумный
- La slovaka: duchaplný, podarený, vtipný
- La germana: gewitzt, gewandt, geschickt