Vorto: spite al
-
Intence kontraŭstarante la volon de iu alia, montrante, ke oni ne timas batalon.
spite miajn insidantojn
spite miajn malamikojn liberigu min
spite ĉiujn argumentojn li rifuzis
tie grandajn ŝancojn havas precipe naciismaj partioj, spite al ankoraŭ funkciantaj aparatoj de eksaj komunistoj
ĉu efektive vi ordonis, sankta viro, mortigi la kaptitojn, spite mia promeso, ke ili ricevos la pardonon
se ili kontraŭ ĉiu atendo kaj spite ĉiuj argumentoj de la sana prudento tamen elektus ian alian lingvon, tiam kontraŭ tio ĉi protestus la vivo mem
la florkoloran!... estas certe, ke vi diras nur por fari spite, ĉar mi volas surmeti la pajlokoloran
ni havos venkon spit' al pesto kaj putro
Rimarko: Malgraŭ montras simplan kontraŭecon; spite montras ĉiam intencon kaj obstinan kontraŭstaron.
Rimarko: La esprimo «spit' al» estas tre maloftege uzata kaj kontraŭas la deksesan fundamentan regulon de gramatiko (pri la elizio): ĝi formsimilas al «dank' al», sed ne estas pravigebla per la sama kialo.
En aliaj lingvoj
- La angla: spite
- La belorusa: наперакор, насуперак, напоперак, назло, назнарок
- La franca: en dépit (de)
- La germana: trotz
- La hungara: dacára, ellenére
- La nederlanda: in weerwil van, ondanks, trots (ondanks)
- La rusa: вопреки, наперекор, назло