Vorto: spiro
-
Ĉiu unufoja spirago.
Dio enblovis en lian nazon spiron de vivo
mia spiro fariĝis abomenata por mia edzino
mi jam ne havas forton kaj mi jam ne havas spiron
li retenas la spiron
neniu spiro eliĝis el ŝia buŝo, ŝi estis senviva
ŝi perdis la spiron kaj komencis plori
li jam faras la lastan spiron
-
(figure) Aerblovo; odoro; spirito.
ĝis la limoj de l' horizonto brilis la ruĝaj sabloj de la okcidenta dezerto, de kie iafoje blovis la spiro de varmega vento, kvazaŭ el forno
malpura spiro de la kadavroj, amasigitaj en ĉi tiu loko
spiro de espero blovas tra la mondo
la tutan libron mi legis unuspire
En aliaj lingvoj
- La angla: breath
- La belorusa: дыханьне, подых
- La bulgara: дъх
- La ĉeĥa: dech
- La franca: respiration, souffle
- La germana: Atem, Odem [poezie], Hauch
- La hispana: respiración
- La hungara: lélegzet, lehelet
- La nederlanda: adem
- La persa: دم, نفس
- La pola: oddech
- La rusa: дыхание
- La slovaka: dych