Vorto: spirito
-
Tuto de la mensaj kapabloj kaj inklinoj.
pli valoras kontenta spirito, ol granda profito
spirita laboro
-
Propra karaktero, karakteriza tendencaro.
eduki siajn infanojn en pacema kaj tuthomara spirito
la nuna junularo havas alian spiriton
mi persone ĉiam evitas la diritajn formojn, tamen mi neniel povus vidi en tio ĉi ian pekon kontraŭ la reguloj aŭ kontraŭ la komuna spirito de nia lingvo
mallongeco estas la spirito de saĝo
-
Nevidebla kaj netuŝebla estaĵo, kiu havas nek korpon nek figuron.
la spirito de Dio ŝvebis super la akvo
la Sankta Spirito
-
Fantomo.
jen la temp', en kiu aperas ordinare la spirito
-
animo, menso, psiko.
En aliaj lingvoj
- La angla: spirit
- La belorusa: дух, душа
- La ĉeĥa: duch, podstata, smysl
- La franca: esprit
- La germana: Geist
- La hispana: espíritu
- La hungara: szellem
- La nederlanda: geest
- La pola: duch
- La portugala: espírito
- La rusa: дух
- La slovaka: duch