Vorto: spiri
-
(netransitiva) Enlasi aeron en la pulmojn kaj ellasi ĝin post kiam ĝi reoksigenigis la sangon.
permesu al mi ekspiri
al li ŝajnis, ke oni ĉi tie spiras la plej bonan aeron kaj ankaŭ la somero ĉi tie estas la plej bela
mi ree spiras freŝan aeron
mi volas, respondis la faraono, ke miaj regnanoj estu feliĉaj, ke la popolo spiru libere
-
Elspiri.
spiras la odoron de la muskato kaj bonodoraj herboj
-
(figure) Elspiri.
Saŭlo, ankoraŭ spirante minacojn kaj mortigon kontraŭ la disĉiploj, iris al la ĉefpastro
l’ infero spiras peston en la mondon
ĉiuj liaj versaĵoj spiras malgajecon
li estas malriĉe vestita, sed lia parolo spiras konscion de sia propra indo
ĉiuj verkoj, vortoj kaj agoj de spiras tiun ideon
En aliaj lingvoj
- La angla: breathe
- La belorusa: дыхаць
- La bulgara: дишам
- La ĉeĥa: funět, těžce oddechovat
- La franca: respirer
- La germana: atmen
- La hispana: respirar
- La hungara: lélegzik, lehel
- La nederlanda: ademen
- La persa: نفس کشیدن, تنفس کردن
- La pola: oddychać
- La rusa: дышать
- La slovaka: ťažko oddychovať