Vorto: spektaklo

  1. Spektaĵo.

    • artistoj ludas koncertojn, oni donas spektaklojn, oni entreprenas procesiojn

    • oni devis plifruigi la halton, dismeti la tendojn kaj aranĝi spektaklon kaj poste festenon

    • por ni, sekve, la milito estas nur kinofilmoj, spektakloj, libroj

  2. Ĉia vidaĵo, kiu altiras atenton kaj intereson.

    • Jesuo diris: Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton kaj tion dirinte, li ellasis for la spiriton, kaj ĉiuj homamasoj, kiuj kunvenis al ĉi tiu spektaklo, kiam ili vidis la okazintaĵojn, reiris, frapante al si la bruston

    • la tuta urbo eliris, por vidi la spektaklon, la pretiĝado por la estonta ekzekuto

    • kiel longe ankoraŭ tiu malnova domaĉo staros ĉi tie ĉe la strato kiel spektaklo por ĉiuj?

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: спэктакаль, прадстаўленьне, відовішча, шоў
    • La ĉeĥa: podívaná, představení
    • La franca: spectacle
    • La germana: Aufführung, Vorführung
    • La hungara: előadás, bemutató
    • La nederlanda: schouwspel, spektakel
    • La rusa: спектакль, представление, зрелище, шоу
    • La slovaka: predstavenie (v cirkuse, kine, divadle ap.), predstavenie (v cirkuse| kine| divadle ap.)
    • La germana: Spektakel, öffentliches Ereignis
    • La hungara: látványosság, show