Vorto: spektakla
-
Rilata al spektaĵo.
en 1844, 19-jara Johann Strauss-filo faris sian spektaklan debuton kiel muzikisto
la ekspozicio prezentis fotojn kaj afiŝojn de spektaklaj aktivaĵoj de la bone konata geedza paro, kiu internacie famiĝis pro vualado de gigantaj objektoj per artefaritaj teksaĵoj
-
Spektinda, impresa.
la plej spektakla konservativa kolapso de la jarcento ankaŭ rekorde enparlamentigis virinojn ― pli ol 100
aplikante la saman principon al profesia telepatiisto kiel estis Eric Clapp, la rezulto estis spektakla
la vulkankratero inklinas al ŝtopiĝo, estiĝas premo, kiu fine kaŭzas pli aŭ malpli spektaklan eksplodon
En aliaj lingvoj
- La hungara: előadó, bemutató
- La rusa: сценический
- La franca: démonstratif (spectaculaire), spectaculaire
- La germana: spektakulär
- La hungara: látványos
- La rusa: зрелищный, впечатляющий, эффектный