Vorto: spegulo

  1. Glata brila surfaco, polurita aŭ ne, resendanta la lumon kaj la bildojn de la objektoj.

    • rigardi sin en la spegulo

    • la spegulo de la akvoj

  2. (figure) Reprezentaĵo, similaĵo, signo.

    • de l' koro spegulo estas la okulo

En aliaj lingvoj

    • La angla: mirror
    • La belorusa: люстра, люстэрка
    • La bulgara: огледало
    • La ĉeĥa: zrcadlo, zrcátko
    • La franca: miroir, glace
    • La germana: Spiegel
    • La hispana: espejo
    • La hungara: tükör
    • La indonezia: cermin
    • La nederlanda: spiegel
    • La rusa: зеркало
    • La slovaka: zrkadlo
    • La sveda: spegel