Vorto: speguli
-
(transitiva) Resendi la bildon de io.
la vesperstelo orbrile speguliĝas en la blua rivero
-
(transitiva) (figure) Vidigi, esti la signo de io.
lia fizionomio spegulis lian animon
lia vizaĵo spegulas sanon
tiuj vortoj klare spegulas la animstaton de la partoprenintoj
tiu artikolo ne spegulas la opinion de la redakcio
tiu traduko ne spegulas fidele la originalan tekston
la parlamento spegulas la voton de la popolo
lia malamo speguliĝas tra multaj paĝoj
En aliaj lingvoj
- La belorusa: адлюстроўваць, адбіваць (у люстэрку)
- La ĉeĥa: zrcadlit
- La franca: refléter
- La germana: spiegeln
- La hispana: reflejar
- La hungara: tükröz, visszatükröz
- La nederlanda: weerspiegelen
- La rusa: отражать
- La slovaka: odzrkadliť, zrkadliť
- La sveda: (åter)spegla
- La germana: widerspiegeln