Vorto: spaco

  1. Tio, kio enhavas ĉiujn fenomenojn kaj objektojn, ordinare dividita laŭ ĝis tri dimensioj.

    • oni per unu ekrigardo ampleksas la tutan sennombran svarmon de la steloj en la vastega spaco

    • la vizito al abatejoj estas neforgesebla vojaĝo en la spaco kaj tempo

    • a. Difinita mezurebla parto de tiu ĉi.

      • la lito okupas grandan spacon

      • homa amaso, kiu kovris la tutan spacon de la palaco

      • krom la tre densaj gasaj lanternoj multaj magazenaj fenestroj verŝis sur vastan spacon torentojn da lumo

      • fenestron faru en la arkeo, supre, kun la alto de unu ulno, kaj la pordon de la arkeo vi faros en la flanko, malsupran spacon, duan spacon, kaj trian spacon faru en ĝi

      • la spaco de ĉirkaŭ duontaga plugado

      • la tuta spaco sur la supro de la monto ĉirkaŭe estas plejsanktejo

      • eĉ ne piedspaco

      • en la spaco de mil sescent stadioj

      • malmulte da spaco estis tie ĉirkaŭ nia domo

      • tie troviĝis eĉ grandaj arbaraj spacoj kun trankvilaj lagoj

      • li ekrigardis supren en la grandan, grandan spacon da aero

      • ŝi falis sur la teron kaj rampis sur ĝi kelkan spacon

      • sablaj dunoj etendiĝis sur granda spaco

    • b. Interspaco, parto de la spaco kiu disigas du lokojn aŭ punktojn.

      • sur la spaco de unutaga irado sur unu flanko kaj sur la spaco de unutaga irado sur la dua flanko ĉirkaŭ la tendaro

      • tie ne estis sufiĉe da spaco, ke povu trairi la besto

      • la spaco antaŭ la ĉambretoj estis po unu ulno sur ambaŭ flankoj

      • kelkmejlan spacon okupas tiu marĉejo

      • senĉese venis pli kaj pli multe da fojno tra la pordo kaj la spaco fariĝis pli kaj pli malvasta

      • per rapidaj paŝoj ili trairis la spacon, kiu disigis ilin de la parka pordo

      • en tiu ĉi granda spaco da tempo la morto rabis al ni tre multe el niaj fervoraj kunbatalantoj

    • c. Kosmo.

      • la kosmosondiloj Pioneer X kaj XI estis du el la unuaj sondiloj de la programo pri esplorado de la spaco

  2. Unu el la du necesaj universalaj kondiĉoj de esto (vidu tempo), ordiganta la kunekziston per tridimensia reciproka ekstereco de la eroj, kaj konceptata kiel senfine granda kaj senfine dividebla.

    • la spaco-tempo kontinuaĵo

  3. La disponebla kapacito aŭ parto de ĝi.

    • iom da TTT-spaco

    • iom da spaco sur via disko ja necesas

    • la simila programo Internet Explorer de Microsoft akiris 85 % de la merkato de tiaj programoj, lasante malmulte da spaco por konkurantoj

  4. Alia nomo por aro, provizita per matematika strukturo, kiu donas al ĝi ian similecon kun la fizika spaco.

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: mezera, místo, oblast, prostor
    • La franca: espace
    • La germana: Raum
    • La hispana: espacio
    • La hungara: tér, űr
    • La kataluna: espai
    • La nederlanda: ruimte
    • La pola: przestrzeń
    • La rumana: spaţiu
    • La rusa: пространство
    • La slovaka: medzera, miesto, oblasť, priestor
        • a. La germana: Raum, Platz
        •     La hungara: hely, tér
        • b. La germana: Abstand
        •     La hungara: távolság, térség
        •     La nederlanda: afstand
    • La germana: Raum
    • La hungara: tér
    • La germana: Platz
    • La angla: space
    • La germana: Raum
    • La hungara: tér
    • La pola: przestrzeń