Vorto: sovaĝa
-
Proksima al naturo kaj malproksima al civilizo.
a. Ne havanta agrikulturan aŭ urban civilizon, sin vivtenanta per ĉaso kaj rikolto en la naturo.
b. Ne hejmigita.
sovaĝa bovo
c. Ne kultivata.
sovaĝa greno
sovaĝa vinberujo
-
Malmilda, kruda.
a. Akre kaj malagrable impresanta la sentumojn pro sia krudeco kaj maldelikateco.
sovaĝa koloro
sovaĝe vestita
Volapük sonas sovaĝe kaj maldelikate
al ĉio oni povas alkutimiĝi, kaj kio hieraŭ ŝajnis sovaĝa, tio morgaŭ aperas kiel io tute natura kaj bela
b. Senbride fortega.
sovaĝa ludo, gesto
sovaĝe puŝi iun
sovaĝtorenta pluvo
En aliaj lingvoj
- La belorusa: дзікі
- La franca: sauvage
- La germana: wild
- La hispana: salvaje
- La hungara: vas, nyers, durva
- La nederlanda: wild, woest
- La pola: dziki, nieokrzesany (o człowieku)
- La rusa: дикий
- a. La pola: krzykliwy, ostry
- b. La pola: gwałtowny
- La rusa: свирепый