Vorto: sorto

  1. Hazardo.

    • bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas

    • se decidos la sorto, helpos nenia forto

    • lin tuŝis la malmola mano de la sorto

    • la sorto favoris lin

  2. Antaŭfiksita aparta destino de iu aŭ io.

    • esti kontenta je sia sorto

    • mizera sorto lin atendas

    • antaŭdiri la sorton

    • provi la sorton de l' batalo

    • mizero estos via sorto

    • kunligi la sorton de l' lingvo kun la estonta kongreso estus tre malprudenta

    • ĉiu opinias, ke li povas direkti la sorton de la lingvo laŭ sia kompreno

En aliaj lingvoj

    • La angla: fate
    • La belorusa: лёс, доля, наканаваньне
    • La ĉeĥa: náhoda, osud
    • La ĉina: 命运
    • La franca: destin, sort (destin)
    • La germana: Schicksal, Los, Geschick
    • La hispana: suerte, destino, sino
    • La hungara: sors, végzet
    • La indonezia: nasib
    • La nederlanda: lot
    • La portugala: sorte, sina, fado, destino, fadário, estrela
    • La rusa: судьба, участь
    • La slovaka: osud