Vorto: sorbi
-
(transitiva) Enspirante altiri fluaĵon iom post iom en sian buŝon.
sorbi krudan ovon
multe da ĝojo kaj da maldolĉa aflikto ni senkonsidere sorbis el la plena kaliko
sorbi ies parolojn
-
(transitiva) Iom post iom altiri en si fluaĵon.
tiu substanco, sorbita tra la digesta aparato, kaŭzas nenian malutilon
la suno elsorbas la malsekecon
-
(transitiva) (figure) Alproprigi al sia spirito, enspiritigi al si.
ĉiuj animoj sorbis la murmureton de l' sanktaj vortoj
bele sonas la agoj de l' prapatroj, kiam ilin junulo sorbas kun la ton' de harpo
tiaj studoj estas malfacile alproprigataj kaj sorbataj de tro junaj infanoj
-
Ne konfuzu kun: absorbi.
En aliaj lingvoj
- La angla: absorb
- La ĉeĥa: nasát, pít, vstřebat, vsát
- La franca: absorber
- La germana: saugen, einsaugen
- La hispana: chupar
- La hungara: szív, beszív
- La nederlanda: opzuigen
- La pola: wsysać, wciągać
- La rusa: впитывать, всасывать, поглощать, усваивать
- La slovaka: nasať, piť, vstrebávať
- La germana: aufsaugen, löschen
- La hispana: absorber, embeber
- La hungara: felszív
- La nederlanda: opzuigen, opzuigen, absorberen
- La pola: wchłaniać
- La germana: aufnehmen, einsenken
- La hispana: incorporar, embeber
- La hungara: magába szív
- La nederlanda: in zich opnemen
- La pola: wchłaniać, nasiąkać, przesiąkać