Vorto: sorĉi
-
(transitiva) Estigi, per helpo de diabloj, supernaturajn, ordinare malicajn efikojn.
li esploradis la estontecon, aŭguradis, sorĉadis
li jam de longe sorĉis ilin per magiaĵoj
proksime estis arbaro, pri kiu oni diris, ke ĝi estas sorĉita: kiu eniros tien, ne facile revenos
li sorĉis por ni tri botelojn da vino
sed jam hodiaŭ li sorĉis vin, kiel serpento kolombojn (vidu hipnotigi)
a. Transsorĉi.
lian sinjoron oni sorĉis rano
mi ne estas vera fiŝo, mi estas sorĉita princo
-
(transitiva) (figure) Ĉarmegi, pasie logi.
ili estas sorĉitaj de tiu ideo
niaj saĝuloj lasis sin sorĉi per lia elokventeco
ni ne povis disiĝi de tiu sorĉanta vidaĵo
dolĉa, ensorĉanta voĉo
En aliaj lingvoj
- La angla: bewitch
- La belorusa: чараваць, вядзьмарыць
- La bulgara: омагьосвам
- La franca: ensorceler, jeter un sort
- La germana: zaubern, hexen, verhexen
- La hispana: embrujar, hechizar
- La hungara: varázsol, elvarázsol
- La nederlanda: toveren
- La rusa: колдовать, околдовать, заколдовать
- La belorusa: зачароўваць, зачараваць, прычараваць
- La bulgara: очаровам
- La germana: bezaubern
- La hispana: hechizar (seducir)
- La hungara: elbűvöl, elbájol, megbabonáz
- La nederlanda: betoveren
- La rusa: очаровывать, очаровать