Vorto: soni
-
(netransitiva) Estigi aŭdeblan aervibradon.
barelo malplena sonas plej laŭte
ĉe la ronda tablo du tondiloj sonis akre
sonis tamburoj kaj flutoj
sonis kiel kvakado de ranoj, tio sonis kiel plenda kriado de birdoj
la horloĝo sonis tri kvaronojn
denove eksonis krakoj
la Alpa korno sonis profunde melankolie
eksonis voko
eksonis rapidaj paŝoj
tiu ĉi frazo estas nur bele sonanta kolekto da vortoj
aplaŭdoj tondre rulsonis tra la plenega salono
-
(netransitiva) Aŭdeble iel esprimiĝi.
en la malaltaj tonoj de lia voĉo sonis kvazaŭ malkontenteco
jen la horloĝo sonis tri kvaronojn de la dek-dua
denove sonos en la urbo la lingvo de Zamenhof
tiu ĉi sama peco en stilo Esperanta sonus tiamaniere
En aliaj lingvoj
- La angla: sound
- La ĉeĥa: znít, zvonit, zvučet
- La franca: sonner
- La germana: erklingen, ertönen, klingeln, einen Ton abgeben, einen Laut von sich geben
- La hispana: sonar
- La hungara: hangzik, szól (hangzik)
- La itala: suonare
- La nederlanda: klinken
- La rusa: звучать
- La slovaka: znieť, zvoniť, zvučať
- Tokipono: kalama