Vorto: sonĝo

  1. Bildoj kaj ideoj, plej ofte senordaj kaj senlogikaj, aperantaj en nia imago dum dormo.

    • Dio venis al Abimeleĥ nokte en la sonĝo

    • li signifoklarigis al ni niajn sonĝojn

    • aperos inter vi profeto aŭ sonĝisto kaj prezentos al vi signon

    • ŝi havis en la nokto tre strangan sonĝon pri hundo kaj soldato, ke ŝi rajdis sur la hundo kaj la soldato ŝin kisis

    • sonĝo teruras, sonĝo forkuras

En aliaj lingvoj

    • La angla: dream
    • La belorusa: сон
    • La bulgara: сън
    • La ĉeĥa: sen
    • La franca: rêve, songe
    • La germana: Traum
    • La hispana: sueño
    • La hungara: álom
    • La itala: sogno
    • La nederlanda: droom
    • La rusa: сон (сновидение), сновидение
    • La sveda: dröm