Vorto: solvi
-
(transitiva) Trovi nekonaton de problemo, respondon al demando, rimedon por eliri el malfacilaĵo.
solvi enigmon, malhelpaĵon, konflikton
solvi ĉiujn disputojn kaj dubojn en lojala interkonsento
la vivo mem jam longe solvis la demandon
Salomono mem ne solvos, kio en ĝi estas vera kaj kio malvera
nesolvebla problemo
Rimarko: El la du homonimaj signifoj de ĉi tiu radiko nur ĉi tiu intelekta estas fundamenta.
-
a. Tiamaniere miksi kun likvo solidon, gason aŭ alian likvon, ke la rezulto estas stabila kaj homogena likvo.
solvi salon en akvo
natria jodido solvita en acetono
b. (parolante pri likvo) Esti tia, ke eblas solvi aliajn substancojn en ĝi.
akvo solvas salon
En aliaj lingvoj
- La angla: dissolve
- La belorusa: рашаць (задачу, праблему)
- La ĉeĥa: řešit, luštit, rozluštit, rozpustit, rozřešit, vyřešit, vyřídit, řešit
- La franca: résoudre (un problème), débrouiller (qc d'embrouillé), démêler (un problème compliqué), dénouer (un problème compliqué), régler (un problème)
- La germana: lösen
- La hispana: resolver, solucionar
- La hungara: megold, megfejt
- La nederlanda: oplossen
- La rusa: решать (задачу), решить (задачу)
- La slovaka: lúštiť, riešiť, rozlúštiť, rozpustiť, rozriešiť, vyriešiť
- La belorusa: раствараць
- La franca: dissoudre, délayer (dissoudre)
- La hispana: disolver
- La rusa: растворять, растворить
- a. La hungara: felold
- b. La hungara: old