Vorto: solida
-
Malfluida, malflueca; kvalifikas substancon, kies molekuloj estas fikse kunigitaj unu kun la alia, tio estas ĉiun substancon, kiu estas nek flueca nek gasa.
-
Firma, malfacile detruebla.
solidaj botoj
solida horloĝo
solida fadeno, ligilo
-
(figure) Serioza, impona, neŝerca, malfrivola.
fari al iu solidan batadon, solidan moralinstruon
solida argumento
tio estos alporto de solida utilo
ŝi solide purigadis la lanternon
solide bati iun
-
(figure) Fidinda.
serioza kaj solida homo
solida firmo
solida spirito
solida sciencisto
solidaj scioj
homo de solida (matura) aĝo
En aliaj lingvoj
- La belorusa: цьвёрды
- La ĉeĥa: důvěryhodný, masivní, pevný, solidní, spolehlivý, tuhý, tělesový
- La franca: solide (adj.)
- La germana: fest
- La hispana: sólido
- La hungara: szilárd
- La nederlanda: vast, stevig
- La rusa: твёрдый
- La slovaka: pevný, solídny, spoľahlivý, tuhý
- Tokipono: kiwen
- La belorusa: трывалы, моцны, дужы
- La germana: fest
- La hungara: erős, tartós
- La rusa: крепкий, прочный
- La belorusa: салідны, сур'ёзны
- La germana: ernsthaft, seriös
- La hungara: komoly, józan
- La rusa: солидный, серьёзный
- La belorusa: салідны, надзейны, грунтоўны
- La germana: vertrauenswürdig, seriös
- La hungara: szolid, megbízható
- La rusa: солидный, надёжный, основательный