Vorto: sole
-
Izolite, neakompanate aŭ nehelpate.
promeni sole
malfeliĉo malofte venas sole
baldaŭ montriĝis, ke nur la vorto Esperanto, sole aŭ kun aliaj vortoj, klare diferencigas nian lingvon de aliaj
Rimarko: En tiu senco oni uzas prefere la adjektivan formon.
-
Estante ne pli multa aŭ konsiderate sen iu aŭ io alia; esceptante la aliajn; nur.
la decido pri lingvaj aferoj apartenas sole al la L.K.
homoj fratoj ne ekzistas, ekzistas sole Rusoj, Poloj, Germanoj, kaj tiel plu
tio estas la sole ebla natura irado de la aferoj
sole en okcidenta Afriko ekzistas ses aŭ sep literaturoj
sole dum lasta jarcento la loĝantaro de l' tero duobliĝis
Rimarko: Por insisti Z uzas ofte, kvazaŭpleonasme, la duoblan esprimon sole nur: en la lingvo internacia oni devas obei sole nur la logikon; el tiu grandega nombro da provoj nur du, sole nur du atingis efektiviĝon; la domon de David sekvis sole nur la tribo de Jehuda.
En aliaj lingvoj
- La belorusa: самотна
- La ĉeĥa: jedině, jen, pouze, sám, toliko, výhradně
- La franca: seulement
- La germana: allein, nur
- La hungara: csak, csupán, egyedül
- La nederlanda: alleen, uitsluitend
- La rusa: в одиночку, одиноко
- La slovaka: jedine, len, výlučne
- La turka: yalnızca
- La belorusa: толькі, адзіна
- La rusa: только, лишь, единственно