Vorto: sola
-
Neakompanata, ne estanta kun aliaj, izolita.
promeni sola
ili apartenu al vi sola, sed ne al aliaj kun vi
se vi blasfemas, vi sola suferos
mi mortigos la reĝon solan.
-
Nehelpata.
fari sola
mia brako sola sufiĉos
-
Unu kaj neniu kroma.
li sola estas kulpa
ne diru, ke ĉiuj junuloj filoj de la reĝo estas mortigitaj, ĉar nur Amnon sola mortis
-
Ununura, unika.
mi estis filo dorlotata kaj sola de mia patrino
sufiĉe frue ĉe mi formiĝis la konscio, ke la sola lingvo internacia povas esti nur ia neŭtrala
-
unuopa
En aliaj lingvoj
- La angla: alone
- La belorusa: адзін, самотны
- La ĉeĥa: sám, jediný, osamocen, osamělý, samotný
- La franca: seul
- La germana: allein
- La hispana: solo
- La hungara: egyedül
- La nederlanda: alleen
- La rusa: один (в знач. прилагательного), одинокий
- La slovaka: jediný, osamelý
- La turka: yalnız
- La belorusa: адзін, сам
- La hungara: egyedül, egymaga
- La rusa: один (в знач. прилагательного)
- La belorusa: адзіны
- La hungara: egyesegyedül
- La malaja: keseorangan
- La rusa: единственный
- La belorusa: адзіны
- La hungara: egyedüli, egyetlen
- La rusa: единственный