Vorto: sodo
-
Ĝenerala nomo de praktike gravaj natriaj saloj de karbonacido (H2CO3): NaHCO3 (baksodo), Na2CO3 (lavsodo), Na2CO3·10H2O (minerala sodo) kaj tiel plu.
sepdek tagojn la mortinto kuŝis en la akvo, saturita per sodo, kredeble kiel rememoraĵo, ke la malbona Tifono dronigis la korpon de l' frato en Sodaj Lagoj
mi konsilis al li manĝi karotojn, preni sodon
-
Rimarko: Ĉi tiu neinternacia kromsignifo por senepiteta «sodo» estas ŝuldata al la franca traduko en la 1ª OA. Tia uzo estas same danĝera, kiel indiki «reĝakvon» per simpla «akvo».
En aliaj lingvoj
- La angla: soda
- La belorusa: сода
- La bulgara: сода
- La ĉeĥa: soda
- La germana: Soda
- La hispana: sosa
- La hungara: szóda
- La itala: soda (sost.)
- La kataluna: soda, sosa
- La nederlanda: soda
- La rusa: сода
- La slovaka: sóda
- La franca: soude
- La kataluna: hidròxid de sodi, sosa càustica
- La nederlanda: bijtende soda (ontr.)