Vorto: socio
-
Granda, stabila grupo da homoj kunvivantaj en iu epoko kaj en iu regiono, kun siaj interrilatoj, siaj komunaj historio, kulturo kaj moroj.
figuretoj, kiuj havas tre malgrandan signifon en la socio kaj por la socio, ili estas bagatelaj ŝaksoldatoj sur la granda ŝaktabulo de la homaro
la seksaj reguloj de la nuntempa socio kaŭzas multan suferadon, kaj ni ankoraŭ bezonas sincerajn kontribuojn al la civilizita pridiskutado de tiaj problemoj
por pli bone superregi la socion, la burokrataro kreis artefaritan lingvon «ptydepe» kiel sian taŭgan instrumenton
ĉia socio postulas leĝojn
feŭda, kapitalisma socio
via tundra socio estas socio de primitiva komunismo
-
Kuniĝo da samspecaj bestoj kune vivantaj.
socio da abeloj, formikoj, kastoroj
En aliaj lingvoj
- La angla: society
- La franca: société
- La germana: Gesellschaft
- La hispana: sociedad
- La hungara: társadalom
- La itala: società
- La nederlanda: maatschappij, samenleving
- La pola: społeczeństwo
- La rusa: общество
- La sveda: samhälle
- Tokipono: kulupu
- La germana: Gemeinschaft
- La rusa: сообщество