Vorto: societo
-
Daŭra kuniĝo de pli malpli multaj personoj sub komuna regularo por atingi komunan celon, ĉu plezuran, ĉu profitan, ĉu komercan.
Esperantismo devas esti movado ne nur societa sed socia
precipe ni turnas nin al diversaj sciencaj societoj kaj kongresoj
societo de komercistoj
la Amerika Filozofia Societo
la franca societo de savado de dronantoj
-
Grupo aŭ klaso da homoj interrilatantaj surbaze de komuna socia rango, kutimoj aŭ moroj; kunularo.
mi malamas societon de malbonfarantoj, kaj kun malpiuloj mi ne sidos
pekuloj en societo de piuloj
en la alta societo plej modaj estis la interparoladoj pri la ĝenerala malĝojo
bone aspektas, kiam oni en societo montriĝas en uniformo
en societo ŝi ĉiam devis aŭdigadi sian voĉon, kaj tial ŝi kantadis
pense rigardu en tiu granda omnibuso, la societo estas miksa, ĉar reĝo kaj almozulo, geniulo kaj kreteno, sidas apude
aliaj en societo de dancistinoj trinkis sur la teraso
mi estas almenaŭ en bona societo, en kompanio kun la leviĝanta suno!
-
Jura persono kun laŭleĝe difinitaj rajtoj kaj devoj.
akcia societo
-
Socio.
ni havus sekve ne lingvon internacian en la vera senco de tiu ĉi vorto, sed nur lingvon internacian por la pli altaj klasoj de la societo
la homa societo
En aliaj lingvoj
- La angla: society
- La belorusa: таварыства, грамада, суполка, гурт
- La ĉeĥa: asociace, jednota, spolek, společenství, společnost
- La franca: société
- La germana: Gesellschaft
- La hungara: társaság, társaskör
- La kataluna: societat
- La nederlanda: gezelschap, vereniging
- La rusa: кружок, общество, объединение, компания
- La slovaka: asociácia, jednota, spolok
- La turka: şirket
- La hungara: (baráti) társaság
- La hungara: társaság (gazdasági)