Vorto: sobra

  1. Modere manĝanta aŭ trinkanta.

    • ni ne dormu, kiel la ceteraj, sed ni viglu kaj estu sobraj

  2. Ne sub influo de alkoholo.

    • kvankam mi havas ruĝajn okulojn, parolu al mi, kvazaŭ mi estus tute sobra, ĉar ankaŭ ebria mi havas prudenton, eble eĉ pli bonan...

    • nek sobra, nek ebria, ĉar sobri mankas la kialo, ebrii ― mankas la dezir'

  3. (figure) Modera, singarda, senpasia kaj senpartia.

    • sobraj esprimoj

    • neriproĉebla, edzo de unu edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, instruema

    • li estis senbrida junulo, kiu ofte kontraŭis per siaj agadoj la sanktajn regulojn de la socio, sed por nun konfesi la veron kaj por paroli honeste, kiel decas, li iĝis pli sobra kaj agis sufiĉe bone

    • Adriano estis tre sobra persono, ne aprezis la renesancan abundon de la papa kortego

    • la aŭtoro mem gratulis nin pro la sobra prezento de ĉiuj opinioj

    • konflikto inter sobraj klimatrealistoj kaj radikalaj klimatidealistoj

    • via koro ne estas sobra kaj indiferenta kiel neĝkovrita montpinto

En aliaj lingvoj

    • La angla: sober
    • La belorusa: цьвярозы
    • La ĉeĥa: střídmý, střízlivý, zdrženlivý
    • La franca: sobre
    • La germana: nüchtern
    • La hispana: sobrio, -a
    • La hungara: józan
    • La kataluna: sobri
    • La nederlanda: nuchter, sober
    • La rusa: трезвый
    • La slovaka: striezlivý, triezvy