Vorto: slovako
-
Ŝtatano de Slovakujo.
venenis la rilatojn la elektro-centralo sur la rivero Danubo: slovakoj, malgraŭ hungaraj protestoj, deflankigis la riveron por produkti elektron
danke al kameraoj la administracio de la nacia tatra parko la slovakoj lastatempe povis observi – per kameraoj – la vivon de marmotoj, ĉamoj, agloj, falkoj kaj tiel plu
-
Homo kun slovaka nacieco.
inter novembro 1938 kaj aprilo 1939 la hungara registaro nazieme per la helpo de Hitler ricevis ĉeĥoslovakan teritorion kun 1,6-miliona loĝantaro, el kiuj malpli ol la duono estis etne hungaroj ĉirkaŭ 30 000 memvole migris al Hungario, aliaj deklaris, ke ili estas slovakoj
la Viena Arbitracio deklaris, ke la teritorioj, kie la hungaroj loĝas en plimulto, apartenu al Hungario, kie la slovakoj loĝas en plimulto, apartenu al Slovakio
En aliaj lingvoj
- Ido: Slovakiano, Slovako
- La angla: Slovak, Slovakian
- La belorusa: славак
- La ĉeĥa: Slovák
- La franca: Slovaque (habitant)
- La germana: Slowake, Slowakin
- La nederlanda: Slowaak, Slovaak
- La okcidentfrisa: Slowaak
- La pola: Słowak
- La portugala: eslovaco (subst.)
- La slovaka: Slovák
- Tokipono: jan pi ma Lowenki
- Volapuko: Slovakiyänan