Vorto: slavo

  1. Ano de slavlingva nacio.

    • estas vero, ke slavoj ofte posedas en Esperanto pli bonan stilon, ol germanoj aŭ romanoj; sed tio ĉi venas ne de tio, ke la stilo en Esperanto estas slava, sed nur de tio, ke la slavaj lingvoj havas vortordon pli simplan kaj sekve ankaŭ pli proksiman al la vortordo en Esperanto

En aliaj lingvoj

    • La angla: Slav
    • La belorusa: славянін
    • La bulgara: славянин
    • La ĉeĥa: Slovan
    • La franca: Slave
    • La germana: Slawe
    • La hispana: eslavo
    • La hungara: szláv
    • La kataluna: eslau
    • La nederlanda: Slaaf
    • La rusa: славянин
    • La slovaka: Slovan