Vorto: slango

  1. Neformala, buŝa formo de faka aŭ socia ĵargono.

    • kiu uzas «krokodili» kaj «kabei», aŭ «okuli» por «rigardi», kaj «rigardilo» por «okulo», uzas slangon

  2. Aro da vortoj kaj parolmanieroj, apartenantaj al profesia slango aŭ alimedia ĵargono, kiuj, uzate ekster sia medio, akiras specialan stilan efekton, ofte apartigan.

    • ja la romano plenas de pariza slango

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: слэнг, жаргон
    • La ĉeĥa: slang
    • La franca: argot
    • La germana: Fachsprache, Jargon, Fachjargon, Slang, Fachslang
    • La hungara: szleng, tolvajnyelv, szakzsargon
    • La indonezia: slang
    • La nederlanda: slang
    • La rusa: сленг, жаргон, арго
    • La slovaka: slang