Vorto: skribo

  1. Skribado.

    • skribo-maŝino

    • skribotablo

    • oni ekzercis vin en la skriboj

  2. Skribsistemo.

    • la literumado de arabaj nomoj en latina skribo estas tre ĥaosa, ĉar preskaŭ ĉiu aŭtoro uzas sian propran sistemon

    • stenografia skribo

    • blindula skribo

    • la korea skribo povas aspekti simile al la simboloj de la ĉina kaj japana; sed fakte temas pri tute alia sistemo

  3. Skribaĵo.

    • diron oni neas, skribo ne pereas

    • sur kelkaj folioj la skribo ofte aperas tiel pala, tiel nedistingebla, ke oni pensas, ke oni havas antaŭ si malplenan folion

    • la Sankta Skribo

  4. Skribmaniero.

    • ne estis la manskribo de Anino

    • la skribo de nomoj, eĉ ĝis la 20a jarcento, ne estis tute fiksita

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: písemnost, spis, zápis
    • La franca: écriture, écrit (subst.)
    • La germana: Schreiben
    • La hispana: escritura
    • La hungara: írás
    • La indonezia: tulisan
    • La itala: scrittura
    • La nederlanda: schrijven (z.nw.)
    • La pola: pismo
    • La rumana: scriere
    • La rusa: писание
    • La slovaka: písomnosť, spis, zápis
    • La sveda: skrift
    • La germana: Schrift
    • La rusa: письмо (система записи)
    • La germana: Schrift
    • La nederlanda: schrift
    • La rusa: написанное (в знач. сущ.), запись, надпись
    • La nederlanda: geschrift