Vorto: skribi

  1. (transitiva) Grafike prezenti parolojn per literoj aŭ aliaj konvenciaj desegnoj.

    • la patro ne legas libron, sed li skribas leteron

    • skribi literojn, nulojn

    • li scipovas nek legi, nek skribi

    • viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble

    • li skribas kiel kokino

    • a. Per tiaj rimedoj esprimi pensojn.

      • skribi en gazeto

      • verse skribita rakonto

      • mi trovis ankaŭ altaron, sur kiu estis skribite: «al dio nekonata»

      • kiel estas skribite

      • sur ŝia vizaĵo estas skribita mildeco

      • Mi skribos Mian leĝon sur ilia koro

    • b. Per skribaĵo sciigi al iu.

      • li skribu al ŝi eksedzigan leteron kaj donu ĝin en ŝian manon kaj forsendu ŝin el sia domo

      • mi skribas al vi novan ordonon

      • fidante pri via obeo, mi skribas al vi, sciante, ke vi faros eĉ pli multe, ol kiom mi diras

    • c. Registri, decidi per skribo aŭ kun simila aŭtoritato.

      • Vi skribas kontraŭ mi maldolĉaĵon

      • respondis Pilato: kion mi skribis, tion mi skribis

      • ve al tiuj, kiuj skribas maljustajn verdiktojn

      • estis skribite

  2. (transitiva) Registri datumojn sur daŭran materialon por konservo.

  3. (transitiva) Sendi datumon el pli alta nivelo de la memorhierarkio al malpli alta (periferia), ekzemple el la ĉefmemoro sur diskon.

    • oni devas nur elŝuti grandan iso-dosieron, skribi ĝin kiel diskobildon sur KD-on

    • legi kaj skribi la kutimajn mikrosoftajn dosierojn

En aliaj lingvoj

    • La angla: write
    • La bulgara: пиша
    • La ĉeĥa: psát, uchovat, uložit, vkládat, zapsat do paměti
    • La ĉina: 写 (tr. 寫) [xiě]
    • La franca: écrire
    • La germana: schreiben
    • La hispana: escribir
    • La hungara: ír, megír, leír
    • La indonezia: [tulis] menulis
    • La itala: scrivere
    • La kurda: nivîsandin
    • La nederlanda: schrijven
    • La pola: pisać
    • La portugala: escrever
    • La rumana: scrie
    • La rusa: писать
    • La slovaka: uložiť, zapísať do pamäte
    • La sveda: skriva
        • a. La germana: schreiben, verfassen, niederlegen
        • b. La germana: schreiben, schriftlich kund tun
        • c. La germana: schreiben, verfassen