Vorto: skribaĵo

  1. Serio da signoj notantaj parolojn, kalkulojn aŭ aliajn komunikaĵojn.

    • ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo

    • montru al mi denaron, kies bildon kaj surskribaĵon ĝi portas?

    • papirusaj volvaĵoj, kovritaj de ambaŭ flankoj per skribaĵoj

    • kancelariistoj, kiuj kopias en la oficejoj fremdan skribaĵon

    • ŝi trarigardis la paĝojn plenajn de belforma kaj pura skribaĵo

En aliaj lingvoj

    • La franca: écrit (subst.)
    • La germana: (ein) Schreiben, Geschriebenes, Schriftstück
    • La hispana: escrito, escritura
    • La hungara: iromány, irat
    • La indonezia: tulisan
    • La itala: scritto (sost.)
    • La nederlanda: opschrift
    • La pola: dokument, pismo
    • La rumana: document, scrisoare
    • La rusa: написанное (сущ.), запись, надпись, письмо
    • La sveda: skrift