Vorto: sklavo

  1. Homo posedanta nenian socian rajton, kiu estas posedaĵo de alia persono (mastro, sinjoro), lin militkaptinta, rabinta aŭ aĉetinta.

    • kaj li havis ŝafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn

  2. (figure) Homo kontraŭvole aŭ propravole obeanta al la voloj de iu alia aŭ al ia pasio, deziro aŭ inklino.

    • kiu prunteprenas, tiu estas sklavo de la pruntedoninto

    • ni ne devas esti sklavoj de niaj pasioj

  3. (figure) Kredanto humile rilatanta al sia dio aŭ siaj dioj.

    • Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, kiu fidas Vin

    • Mi trovis Davidon, Mian sklavon, Per Mia sankta oleo Mi lin ŝmiris

En aliaj lingvoj

    • La angla: slave
    • La belorusa: раб, нявольнік
    • La bulgara: роб
    • La ĉeĥa: otrok, rab
    • La franca: esclave
    • La germana: Sklave
    • La hispana: esclavo
    • La hungara: rabszolga, szolga
    • La indonezia: budak, hamba sahaya
    • La kataluna: esclau
    • La nederlanda: slaaf
    • La pola: niewolnik
    • La rusa: раб, невольник
    • La slovaka: otrok, rab