Vorto: skeleto

  1. La malmola, solida kaj kuntena parto de organismo.

    • vi fariĝos pala kaj malvarma, ĝis via haŭto ĉirkaŭkovros nur skeleton

    • la ĉelskeleto estas reto de fibraj proteinaj strukturoj en la citoplasmo de eŭkariota ĉelo

    • kie la skeleto de mizero plej laŭte sonas per siaj nudaj ostoj, plej terure rigardas per siaj kadavraj okuloj

    • a. Ostaro de iuj bestoj, de homo sen la dependaj nervoj muskoloj, organoj; interna skeleto.

      • la arboj, sur kiuj pendis la skeletoj, ĉiuminute fleksis sin

      • kvar ĉevalskeletoj

      • tie kuŝis akraj ŝtonoj kaj skeletoj de rosmaroj kaj blankaj ursoj

      • sekiĝintaj skeletoj de fiŝoj

    • b. Malmola ŝelo de ekzemple insektoj, artikuloj; ekstera skeleto.

      • senvertebruloj havas molan korpon ĉar mankas la interna skeleto, sed ili havas ofte malmolajn eksterajn skeletojn (helikoj, kankroj, insektoj)

      • kiam organismoj kun kalcikarbonataj skeletoj (kiel kokolituloj, kiuj fiksas CO2 per fotosintezo) mortas, ili subakviĝas al la profundo de la oceano

  2. Trabaro de konstruo, de ŝipo, armaturo, ĉarpentaĵo.

    • la konstrumaniero ĉe kiu oni unue laŭ la supra sistemo muntas kradan skeleton (tradicie el ligno) kaj poste plenigas la malplenajn interspacojn inter la traboj, la fakojn

    • oni dividas la karoseriojn ankaŭ al memporta, ne-memporta aŭ skeleta karoserio

  3. (figure) Skiza plano de verko; precipaj trajtoj de organizaĵo, kanvaso, skemo, skizo.

    • la naturo mem de Egipto, postulante grandan, senĉesan kaj regulan laboron, kreis la skeleton de la socia organizo de ĉi tiu lando

    • la infaneta cerbeto kreas mem skemon, kiu ordigas la elementojn kaj kreadas skeleton kaj strukturon, kiu ja priskribas la aŭdatan lingvon

    • skeleto de tiu fervoja reto

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: kostra
    • La franca: ossements, squelette
    • La germana: Skelett, Gerippe
    • La itala: scheletro
    • La kataluna: esquelet
    • La nederlanda: skelet
    • La pola: szkielet
    • La slovaka: kostra
    • La sveda: skelett
        • a. La angla: skeleton
        •     La belorusa: шкілет, касьцяк
        •     La bulgara: скелет
        •     La hungara: csontváz
        •     La pola: szkielet
        •     La rusa: скелет, костяк, остов
    • La belorusa: каркас
    • La hungara: váz
    • La pola: szkielet
    • La rusa: каркас, остов
    • La belorusa: плян, схема
    • La hungara: váz, séma
    • La pola: szkielet
    • La rusa: план, схема, остов