Vorto: skarabo
-
Iu el koleopteroj.
kio restis de la raŭpoj, tion manĝis la akridoj, kio restis de la akridoj, tion manĝis la skaraboj kaj kio restis de la skaraboj, tion manĝis la vermoj
ĉie svarmis kaj zumis skaraboj, abeloj kaj muŝoj
mi rimarkis sur la ŝoseo du belajn skarabojn
mordetas la arbaraj skaraboj niajn betulojn, alnojn kaj pinojn
-
Genro el familio skarabedoj (Scarabaeus), karakterizata per lamenformaj kornoj kaj metanta la ovojn en sterkoglobetojn.
En aliaj lingvoj
- La angla: scarab, beetle
- La bulgara: бръмбар
- La ĉeĥa: brouk, chrobák
- La germana: Käfer
- La hispana: escarabajo
- La hungara: bogár
- La nederlanda: kever
- La rusa: жук
- La slovaka: chrobák
- La bulgara: скарабей
- La franca: scarabée
- La germana: Skarabäus
- La hungara: galacsinhajtó
- La rusa: скарабей