Vorto: situacio
-
Tuto da kondiĉoj kaj cirkonstancoj, en kiuj iu aŭ io troviĝas; aferstato, okazo.
li klare sentis la danĝeron de sia situacio, ke li tuj ĵuris , ke li neniam plu trinkos tro multe da vino
mi troviĝas en la plej brila situacio
la mastro mortis, la mastrino troviĝis en premita situacio
prezenti situacion en nigra koloro
la galoŝoj de feliĉo metis lin en tiun teruran situacion kaj ne venis al li la ideo ekdeziri sian liberiĝon
esti en situacio sen eliro
la astrologo venis prezenti raporton pri la situacio de la steloj
vi sciis bone ekspluati mian situacion
Japanio devas adaptiĝi al la nova situacio
mastri, savi la situacion
-
Ies pozicio en la socia skalo.
vi atingos honoron kaj altan situacion
kia estis lia profesio, lia situacio en la socio
profiti la situacion de la princa amatino
-
Situo.
ĝi havas belan situacion ĉe la rivero Neckar
la situacio de la suno
En aliaj lingvoj
- La angla: situation
- La belorusa: сытуацыя, становішча
- La bulgara: ситуация
- La ĉeĥa: poloha, poměry, postavení, situace, stav
- La franca: situation
- La germana: Lage, Situation
- La hispana: situación
- La hungara: helyzet, szituáció
- La kataluna: situació
- La nederlanda: situatie, toestand
- La rusa: ситуация
- La slovaka: poloha, položenie, situácia
- La hungara: társadalmi helyzet
- La rusa: общественное положение
- La hungara: fekvés
- La rusa: положение