Vorto: sistemo
-
Harmonia tuto da interdependaj aĵoj kunordigitaj laŭ malmultaj fiksitaj principoj.
konstruita en la stilo ĥaldea tute diferencis de la egiptaj temploj per la sistemo de l' etaĝoj
sistemo da sonoj por la esprimado de pensoj
internacia monsistemo, horsistemo
la sistemo monata
la muzika nota sistemo
sistemo ĉifrada
planeda sistemo
nia sunsistemo
la sistemoj naturkuracaj
a. Laŭprincipa ordigo de objektoj aŭ fenomenoj; klasifiko.
profesoro de botaniko pririgardis la kreskaĵon, gustumis ĝin, sed li neniel povis trovi, al kiu klaso ĝi apartenas ― «tio estas variaĵo» ― li diris, «mi ĝin ne konas, ĝi ne estas registrita en la sistemo!»
li studadis la sistemon de sufiksoj kaj prefiksoj en diversaj lingvoj
la metra sistemo
b. Aparato, maŝino aŭ alispeca aranĝo de teĥnikaj elementoj plenumanta planitan funkcion.
la prezoj de la komputiloj kaj de la tradukaj sistemoj malplialtiĝis
ekspluatado de novaj minejoj per nova sistemo de tuboretoj, verŝante akvofluetojn laŭlonge de la rokoj por forporti la argilan sablon
c. Regularo laŭ kiu funkcias organizo, ŝtataj institucioj.
politikistoj kulpigas la edukan sistemon kaj «malbonajn» instruistojn pri la angla
inflaciego malriĉigis la popolon kaj la politika sistemo estis nestabila
reformi la juĝsistemon kaj ŝanĝi la konstitucion
ĉ. Doktrino.
la sistemo de Platono
la plej diversaj religioj kaj filozofiaj sistemoj
d. Organaro aŭ tuto de korpaj elementoj kun komunaj funkcioj.
la digesta sistemo
la osta kaj nerva sistemoj
la sistemoj kardiovaskula (korangia), nerva
la virusoj restas dumvive en la ganglioj de la nerva sistemo
-
Antaŭe pripensita plano aŭ direktanta ideo, laŭ kiu oni konstante agas por trafi difinitan celon.
vivi per sistemo de el mano al buŝo
la tiamaj pastroj trovis sistemon gvidi sian popolon same avangardan kaj konvinkan kiel, nuntempe, televidaj elsendoj kun brilaj statistikoj
donacoj estis grava parto de lia sistemo, kies esencon oni povas priskribi tiel: kio estis bona por Kohl, estis bona por la partio
la registaro promesis ŝanĝi la sistemon, laŭ kiu kuracistoj atestas mortojn
-
(de ekvacioj) Ekvaciaro.
En aliaj lingvoj
- La angla: system
- La belorusa: сыстэма
- La bulgara: система
- La ĉeĥa: soustava, systém
- La franca: système
- La germana: System
- La hispana: sistema
- La hungara: rendszer, szisztéma
- La indonezia: sistem
- La nederlanda: systeem, stelsel
- La rusa: система
- La slovaka: systém, sústava, zriadenie
- La sveda: system
- La angla: system of equations
- La franca: système d'équations
- La germana: Gleichungssystem
- La hispana: sistema de ecuaciones
- La hungara: egyenletrendszer
- La pola: układ równań
- La rusa: система уравнений