Vorto: siringo

  1. Genro el familio oleacoj (Syringa), malgranda arbo devena el Persujo kaj havanta grapolojn da blankaj aŭ violkoloraj bonodoraj floroj.

    • arbetaĵoj de siringo kaj de sovaĝaj rozoj

    • la siringo staris en plena florado kaj odoris

    • siringo kaj lonicero

    • la floranta siringo klinis siajn freŝajn bonodorajn floraĵojn super la kapon de la mortinto

En aliaj lingvoj

    • La angla: Syringa, lilac
    • La belorusa: бэз
    • La ĉeĥa: barevná forma šeříku, bez modrý, lila, šeřík
    • La franca: lilas
    • La germana: Flieder
    • La hispana: lila
    • La hungara: orgona (növény)
    • La kataluna: lilà
    • La nederlanda: sering
    • La rusa: сирень
    • La slovaka: orgován