Vorto: sintagmo
-
Vortgrupo.
interrompas la sintagmon «Potencaj... ĉevaloj» kvin-vorta enkadrita sintagmo: «jungitaj per rimenoj kaj feraĵoj»
la tuta Eŭropo tiam komencis uzi la ne tre inteligentan sintagmon «ekstrema dekstro”, kiu teorie estas konata jam el la 20a jarcento, sed neniam antaŭe fariĝis parto de ĉiutaga politiko
la helena-latina «fraz» en «frazeologio» aludas ne frazon, sed sintagmon
En aliaj lingvoj
- La belorusa: сынтагма
- La ĉeĥa: syntagma
- La franca: syntagme
- La germana: Phrase (Linguistik), Syntagma
- La hispana: sintagma
- La hungara: szókapcsolat, szintagma
- La kataluna: sintagma
- La nederlanda: , syntagma, zinsdeel
- La rusa: синтагма
- La slovaka: syntagma