Vorto: sinki

  1. Malleviĝi pro propra pezo.

    • disĵetite iuj pecoj rapide sinkis, dum aliaj flosis laŭ la fluo

    • bordo, kie ni sinkis kelkfoje ĝis la genuo en la ŝlimon

    • plurfoje la ĉevaleto sinketis, sed ĉiam ĝi sukcesis sin liberigi

    • sinkinta ĝis la ventro

    • tute elĉerpita, mi sinkis sur stacidoman benkon

    • la kamikaza teamo transprenis la sinkantan ŝipon kaj provis ĝin savi

    • sinko-flugo

  2. (figure) Droni.

    • ial neniom ofendite per la vorto «kreteno», kaj eĉ agrable surprizite, Ivano ridetis kaj resinkis en la duondormon

    • lante forsinkas la mondo transe de la duonhelo de mia brokanteja fotelo

    • sinkante en erarvagaj gramatikaj detaloj

  3. Malaltiĝi, subiri.

    • se oni boras truegojn en la teron, povas sinki la grundakvo, tiel ke domoj malstabiliĝas

    • meze de la 1980aj jaroj la prezo de nafto draste sinkis, dum la prezo de greno estis sur nekutime alta nivelo

    • la suno malrapide sinkis sub la horizonton kaj grade riĉiĝis je pli kaj pli da koloroj

En aliaj lingvoj

    • La angla: sink
    • La belorusa: апускацца, пагружацца, спускацца, зьніжацца
    • La bulgara: потъвам, хлътвам
    • La ĉeĥa: klesat, nořit se, padat, ponořit se
    • La franca: s'enfoncer (sombrer), sombrer
    • La germana: sinken
    • La hispana: hundirse
    • La hungara: süllyed, lesüllyed, lemerül
    • La nederlanda: zinken
    • La rusa: погружаться, опускаться, тонуть, идти ко дну
    • La slovaka: klesať, noriť sa