Vorto: sinjoro
-
Titolo de ĝentileco por viroj.
mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro!
sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn
-
Supera ĉefo, mastro.
ne kalumniu sklavon antaŭ lia sinjoro
li estas sia propra sinjoro
estu sinjoro de via vorto (promeso)
la plej granda sinjoro estas tiu, kiu bezonas la plej malmultan servadon
ne longe sinjora daŭras favoro
-
En malnova socio, titolo de ĝentileco por nobeloj.
al ĉiu sinjoro estu la honoro
-
Dio.
venos en Sian templon la Sinjoro
En aliaj lingvoj
- Ido: siorulo
- La angla: Mister, Mr., M., Sir
- La ĉeĥa: pán, signor, signore
- La ĉina: 先生 [xiānsheng]
- La franca: monsieur
- La germana: Herr
- La hispana: señor, Sr.
- La hungara: úr
- La indonezia: tuan
- La kataluna: senyor
- La nederlanda: heer, meneer
- La pola: pan
- La portugala: senhor
- La rusa: господин
- La slovaka: pán
- La turka: bay, bey
- Volapuko: söl
- La franca: monsieur
- La hungara: úr, gazda
- La rusa: господин, хозяин
- La franca: seigneur
- La hungara: nemesúr
- La rusa: сеньор
- La franca: le Seigneur
- La hungara: az Úr
- La rusa: господь