Vorto: sincera

  1. Esprimanta malkaŝe, senmensoge kaj malhipokrite tion, kion li aŭ ŝi opinias aŭ sentas; aganta akorde kun siaj opinioj kaj sentoj; verema.

    • sincera homo

    • pri tio ĉi mi estas sincere kaj forte konvinkita

  2. Malkaŝe, senmensoge kaj malhipokrite dirita, farita aŭ sentita; vera.

    • sincera amo, bedaŭro, vorto

    • akceptu mian sinceran gratulon

En aliaj lingvoj

    • La angla: sincere
    • La belorusa: шчыры
    • La bulgara: искрен
    • La ĉeĥa: upřímný, upřímný
    • La franca: sincère
    • La germana: aufrichtig, lauter
    • La hispana: sincero, franco
    • La hungara: őszinte
    • La kataluna: sincer, franc
    • La nederlanda: oprecht, openhartig
    • La pola: szczery
    • La rusa: искренний, чистосердечный
    • La slovaka: nezaobalený, otvorený, úprimný