Vorto: simpla
-
Nekomplikita, facile komprenebla, uzebla, solvebla.
simpla teksto, poemo, problemo
post unu sola duonhoro ekposedas la tutan gramatikon kaj al li restas jam nur la simpla kaj facila akirado de provizo da vortoj
a. Ĉar ne kunmetita, aŭ konsistanta el samspecaj elementoj.
oro kaj fero estas simplaj korpoj
simpla verbotempo
la vortojn kun «um» oni devas lerni kiel simplajn vortojn
la entjeroj kaj la reeloj estas du simplaj datumtipoj
b. Ĉar konsistanta el malmultaj partoj.
simpla metodo, procedo, maŝino
miaj rimedoj de solvo aperos al li eble kiel tro simplaj
mi simpligis ĝis nekredebleco la gramatikon
plej simpla alfabeto
la simpleco de la angla gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn
c. Kaj sekve senornama, senluksa, senafekta.
simpla vesto de pastrino
la tagmanĝo konsistis el unu tre simpla manĝospeco kaj peco da nigra pano
simpla tago
simpla homo
stilo simpla kaj logika
-
Nura.
tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego
simpla (senranga) soldato
kredi al simpla promeso
vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj
verkisto verkas librojn kaj skribisto simple transskribas paperojn
li simple iros en la najbaran urbon kaj rigardos
ni prenos nur simple kelkajn ekzemplojn
la decido de la kongreso restos simple malviva litero
ĉiuj tiuj ĉi frazistoj simple ne volas trakontroli tion, pri kio ili parolas kun tia aŭtoritata tono
-
Simplanima, senartifika, senruza, eventuale naiva.
estu do prudentaj kiel serpentoj, kaj simplaj kiel kolomboj
obeu en simpleco de via koro
simpla virino ŝi estis, kaj tial lin edukis, ke ĉiuj homoj estas fratoj
-
a. (parolante pri grupo G) Tia, ke ĝiaj nuraj invariantaj subgrupoj estas G kaj {1}.
finia grupo, kies ordo estas primo, estas simpla
b. None
En aliaj lingvoj
- La angla: simple
- La belorusa: просты
- La ĉeĥa: bezproblémový, běžný, hladký, jednoduchý, primitivní, prostý
- La franca: simple
- La germana: einfach, simpel
- La hispana: simple
- La hungara: egyszerű, szimpla
- La nederlanda: eenvoudig, simpel
- La rusa: простой
- La slovaka: jednoduchý, prostý
- Tokipono: pona
- a. La angla: simple (groupe)
- La franca: (groupe) simple
- La germana: einfach (-e Gruppe)
- La hungara: egyszerű (csoport)
- La pola: (grupa) prosta
- La rusa: простая (группа )