Vorto: simila
-
Havanta iajn ecojn, kiujn ankaŭ alia persono aŭ objekto havas; samnatura; samaspekta.
estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon
ĝia blekado estas simila al la leona
en lingvo arta nenio simila povas havi lokon
simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la eŭropaj popoloj
-
(parolante pri du geometriaj figuroj) Tiaj, ke ekzistas simileco, kiu ĵetas unu al la alia.
en du similaj figuroj la respondaj anguloj estas egalaj kaj la respondaj longoj estas proporciaj
la areoj de du similaj plurlateroj estas inter si kiel la kvadrato de iliaj respondaj lateroj
En aliaj lingvoj
- La angla: similar
- La belorusa: падобны
- La ĉeĥa: podobný
- La franca: similaire, semblable
- La germana: ähnlich, gleichartig
- La hispana: semejante, similar
- La hungara: hasonló
- La nederlanda: vergelijkbaar, dergelijk, gelijkend
- La rusa: похожий, подобный, сходный
- La slovaka: podobný
- La franca: (figure) semblable
- La germana: ähnlich
- La nederlanda: gelijkvormig
- La pola: (figura) podobna
- La rusa: подобный