Vorto: simbolo
-
Figuro konvencie reprezentanta abstraktan ideon; emblemo.
super la mortinto flugpendis la simbolo de la animo, nizo kun homa kapo
ni vidas en la kiso simbolon de amo
simbola signo, skribado
-
Signo, prezentanta nocion de la koncerna fako.
$, £, ¥ estas simboloj de naciaj monunuoj
Cu estas la ĥemia simbolo de kupro
∞ estas la simbolo de malfinio
sin, END, := estas simboloj en pluraj programlingvoj
Rimarko: Oni do distingu la alfabetan signon (literon) C, kiu per si mem ne posedas propran signifon, disde la ĥemia simbolo C, simbolanta karbonon, aŭ matematika simbolo C, prezentanta la aron de ĉiuj kompleksaj nombroj.
En aliaj lingvoj
- La angla: symbol
- La belorusa: сымбаль
- La ĉeĥa: chem. značka, symbol, znak
- La franca: symbole
- La germana: Symbol
- La hungara: jelkép, szimbólum
- La nederlanda: symbool, teken
- La rusa: символ
- La slovaka: symbol
- La hungara: jel, szimbólum