Vorto: siliko
-
Tre malmola nekristaligita speco de kvarco, uzata de prahomoj por fari diversajn ilojn, kaj produktanta fajrerojn, se oni frapas ĝin per fero.
-
Peceto de tiu substanco; ŝtoneto.
Andreo per la mallonga restaĵo de la ŝtala klingo batis la silikon
En aliaj lingvoj
- La angla: flint
- La belorusa: крэмнязём
- La ĉeĥa: křemen, pazourek
- La franca: silex
- La germana: Kieselerde, Siliziumoxid
- La hungara: kovaföld
- La nederlanda: vuursteen
- La pola: krzemień
- La rusa: кремнезём
- La slovaka: kremeň, pazúrik
- La belorusa: крэмень
- La germana: Kieselstein, Feuerstein
- La hungara: kovakő
- La rusa: кремень